Konvertebla kuba peso peso cubano convertible | |
---|---|
valuto • peso | |
Ŝtato: | Kubo |
Subdivido: | 100 centavoj (centavos) |
Kodo laŭ ISO 4217: | CUC |
Mallongigo: | $ |
Ŝanĝokurzo | 1 CUC = 1,08 USD (fikse) 1 Eŭro = 1,3206 CUC
(7-a de septembro 2009) |
La konvertebla kuba peso (hispane peso cubano convertible), mallongigite CUC kaj en neformala lingvouzo ankaŭ nomata hispane Chavito aŭ Fula kaj esperante kuko,[1] estas unu el du valutoj en Kubo kaj origine enkondukiĝis kiel loka alternativo al la usona dolaro. Nuntempe ĝi servas kiel paga unuo inter kubaj entreprenoj, kiel pagilo por eksterlandaj turistoj kaj por aĉeto de tiel nomataj "luksaj varoj", do varoj kutime ne aĉeteblaj per la "nacia valuto" kuba peso. Ambaŭ kubaj valutoj dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CUC. Malgraŭ sia nomo la peso convertible ne estas libere konvertebla.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search